Prezidantino Michelle Bachelet malfermis ĉi jaŭdo la pordojn de la oficejo, kiu uzis kaj kie mortis la 11an de septembro 1973a, la eks-prezidinto Salvador Allende, loko kiu nun estos nomata "Blanka Salono Prezidanto Allende", kaj de kie oni rearanĝis skribtabloj, seĝoj, lampoj, kaj pentraĵoj uzitaj tiam.
Kadre de la nova datreveno de la milistista puĉo kaj kune al la filino de la forpasinta ŝtatestro, Isabel Allenda, la prezidantino kvalifikis la remalfermon de tiu ĉi oficejo kiel necesa fakto por la rekupero de la Ĉilia historio.
Bachelet diris ke " ŝi havas esperon ke la ejo transformiĝos en renkontejo kaj pripensejo por la ĉilianoj, en la estonteco miloj da gelernejanoj certe vizitos la lokon".
"Ili lernos ĉi tie la historian lecionon, kiun postlasis nin Allende, kaj tiun aron da viroj kaj virinoj lojalaj kaj kuraĝaj, kiuj tie decidis rezisti la baton malfidelan de tiuj, kiuj ne kredis je libereco", aldonis la prezidantino.
el "publimetro"
No hay comentarios.:
Publicar un comentario