La atendita debato inter la du prezidantecaj kandidatinoj de la oficialista Koncerto de Partioj por la Demokratio finfine okazis hieraŭ je la 10-a ptm. Tamen, la tuta evento iĝis tuta fiasko.
de José Rafael NÚÑEZ TOSO
Kvar milionoj da ĉilianoj vidis hieraŭ la magian debaton, kiu rezultis esti katastrofego, anstataŭ diferencigi ambaŭ kandidatinojn kaj komprenigi la ideojn kaj proponojn al la voĉdonontoj.
Michelle Bachelet (PS-PPD-PRSD), la ĝisnuna gajnonto, tiel proponis metodon de “sociala babilo”, kiel iu ĵurnalisto demandis ŝin pri la maniero solvi problemojn. Multe da personoj kredis ke Bachelet finigos sian popolismon kaj “ridemon” kiel konkreta strategio. Bedaŭrinde, tio certe daŭriĝos.
Aliflanke, Soledad Alvear (DC), konsiderata de pluraj intelektuloj kiel kandidatino de ideoj kaj konkretaj proponoj -malsame ol Bachelet-, ne sin zorgis por diferenciĝi kompare al Bachelet. Ŝi certe povis gajni la debaton respondante inteligente kaj montrante ke ŝi estas pli rapida kaj konkreta ol Bachelet (tia celo ne malfacilas!). Cetere, ŝi devis sin defendi kontraŭ atakaj demandoj el la ĵurnalistoj, dum Bachelet povis paroli pri la fama “sociala babilo”.
Ambaŭ kandidatinoj adiaŭis parolante pri siaj patroj kaj “mezklasaj familioj”, kadre de la lasta momento por rakonti pri seriozaj aferoj. Finfine, ridinda debataĉo kun masko de politika rito.

Vidu ankaŭ:
La lasta bato de Alvear
Prezidanteca milito
Tra la reto:
[Leginda opinio de Fernando Villegas]
La lasta bato de Alvear
Prezidanteca milito
Tra la reto:
[Leginda opinio de Fernando Villegas]
VAŜINGTONO.- Hodiaŭ okazis en la usona ĉefurbo la balotoj celantaj elekti novan ĝeneralan sekretarion de la Organizo de Ŝtatoj Amerikanaj (OEA). Tamen, neniu kandidato ricevis la plejmulton, egaliĝante ambaŭ kandidatoj kvinfoje.
TEMUKO.- Hodiaŭ matene, la akuzisto de la naŭa regiono, Xavier Armendáriz, petis antaŭevitan punon por la senatano Jorge Lavandero, kiu estas akuzata de seksemaj fisintenoj kontraŭ neplenaĝuloj en sia domo en Metrenko.
Veran revolucion vidos la ĉilia socio, kaj iome pli la fumantaj ĉilujanoj. La registaro sendis leĝprojekton kontraŭtabakan, kiu inkluzivas plurajn limigaĵojn al anoncado, vendado al infanoj kaj adoleskantoj, kaj fumado en publikaj lokoj.
Ekde la rezigno de la eksprezidanto de Kostariko, Miguel Ángel Rodríguez, kiel Sekretario Ĝenerala de la Organizo de Ŝtatoj Amerikanaj (OEA), la kurado por la posteno eksplodis. La vicprezidanto de Ĉilio, José Miguel Insulza, estas unu el la tri kandidatoj por estri la organizon.