10-03-2008

Oni petas esploron pri ebla malobservo al la homaj rajtoj de la mapuĉeoj

el Radio Universidad de Chile

La Observejo pri Rajtoj de la Indiĝenaj Popoloj petis al la Interamerika Komitato pri Homaj Rajtoj (CIDH) tion, ke ĝi urĝe vizitu la mapuĉeajn komunumojn en Ĉilio por esplori eblajn malobservaĵojn al la homaj rajtoj kontraŭ la etno.

Ĉe aŭdienco antaŭ la CIDH, la direktanto de la Observejo pri Rajtoj de la Indiĝenaj Popoloj, José Aylwin, denoncis la “ĝenon” kiun praktikas la ĉiliaj institucioj rilate al mapuĉeaj direktantoj kaj defendantoj de la rajtoj de la indiĝenoj, per arbitraj arestoj, polica violento, kaj etna diskriminacio.

Aylwin eksplikis, ke estas “eksplodo de justicaĵoj” kontraŭ indiĝenaj direktantoj en Ĉilio, al kiuj oni ofte aplikas la kontraŭterorisman leĝon kaj militistajn juĝojn anstataŭ civilajn.
Tio ĉi estas la tri unuaj paragrafoj de artikolo publikigita de Radio Universidad de Chile: “Chile: Solicitan investigación del CIDH sobre supuesta violación de DD.HH. de mapuches”.

La ministro pri eduko akuzata de l'Alianco

Yasna Provoste, ministrino pri edukoel amaskomunikilaro

La plej grava opozicia koalicio, la dekstrema Alianco por Ĉilio, konstitucie akuzis la ministrinon pri eduko, la kristandemokratiisto Yasna Provoste, post tio, ke oni malkaŝis nenormalaĵojn pri la spezo de CLP$262.000 milionoj (ĉirkaŭ 388 milionoj da eŭroj). La akuzo enhavas kvin kialojn pro kiuj la ministro devus eksiĝi laŭ l'Alianco:

1. La ministro “ne korektigis la gravajn eksternormaĵojn faritajn de la Sekretariejo Regiona Ministreja (SEREMI) de Santjago koncerne ŝtatan monon”.
2. La ministro “ne sankcias la gravajn malobservaĵojn rilate al la Leĝo pri Subvencioj (al privataj lernejoj)”.
3. La ministro “ne eksigas na la Sekretario Regiona Ministreja pri eduko de Santjago, Alejandro Traverso, responsa pri la gravaj malobservaĵoj kaj nenormalaĵoj”.
4. “Ignori raportojn kiuj informis pri gravegaj nenormalaĵoj faritaj ĉe pluraj programoj kaj regionoj de la lando”.
5. “Doni malverajn informaĵojn, aŭ intence nekompletajn, al la publika opinio kaj la Ĉambro de Deputitoj, malobservante la principon de administra honesto”.

La governo jam anoncis, ke ĝi rigide defendos la ministron ĉar ĝi opinias, ke tutaj la denoncoj farataj de l'Alianco estas malveraj kaj, ke la opozicia koalicio senpense kaj profitvole faras la konstitucian akuzon. Laŭ Provoste, jam 94 procentoj el la $262 miloj da milionoj estis normaligataj. “Ni certas pri tio, ke ĉiam en Ĉilio regos la justeco”, ŝi asertis.

Foto: Ministrejo pri Eduko

Tra la reto:
La Nación (bis) - El Mostrador - Emol
[Ministrejo pri Eduko]

06-03-2008

Protesto en Santjago kontraŭ la teroristo Álvaro Uribe

Afiŝo kontraŭ UribeĈILIA AERO

SANTJAGO.- Same kiel en amaso da urboj tra la tuta mondo, ankaŭ en Santjago de Ĉilio estis protesto kontraŭ la Prezidanto de Kolombio, la ŝtatteroristo Álvaro Uribe Vélez.

La proteston oni kunvokis pro tio ke Uribe malobservis suverenecon de Ekvatoro por murdi na Raúl Reyes, gerilano de la FARC. Ĉe la protesto, oni denoncis kaj kondemnis la antaŭlongan
ŝtatan terorismon, kiun praktikas Uribe. Internaciaj fontoj, kiel Internacia Amnestio, informas pri rilatoj inter la governo de Uribe kaj narkottrafikaj grupoj. La viktimoj de Uribe ankaŭ denoncas la murdojn kaj aliajn krimojn ĉe ilia retpaĝo.

Esperantlingva afiŝo kontraŭ UribeAnkaŭ en Esperanto

Sed la verdstela detalo de tiu ĉi aranĝo estis sendube tio, ke ĉilia esperantisto José Rafael Núñez Toso protestis per dulingva afiŝo, en la hispana kaj ankaŭ en Esperanto.

La esperanta teksto de la afiŝo estas “Por la vivo kaj la paco malliberigu na Uribe”, kaj sube estas la hispana teksto “Uribe... ¡a la cárcel!” (“Uribe... en malliberejon!”).

La du bildoj de tiu ĉi artikolo apartenas al José Rafael Núñez Toso, kaj estas publikigataj laŭ permesilo de Creative Commons.