22-07-2005

Kortumo liberigas el juĝo al Matías de la Fuente

el amaskomunikilaro

Matías de la Fuente estas liberigita el jugxoSANTIAGO.- La sepa ero de Kortumo pri Apelacioj de Santiago liberigis al Matías de la Fuente, eksa teamestro de la Prezidanto Ricardo Lagos (kiam li estis ministro pri publikaj konstruoj) kaj kuzo de lia edzino, Luisa Durán, el juĝo kaj malliberejo Capuchinos, kie li estis dum kvar tagoj pro decido de la juĝistino esploranta, Gloria Ana Chevesich.

De la Fuente estas esplorata de Chevesich pro misteraj kontraktoj inter la Ministrejo pri Konstruoj Publikaj (MOP) kaj la entrepreno M & P Délano Consultores, ŝajne faritaj por trompŝteli al ŝtato, ĉar juĝopetintoj asertis ke la kvantoj da mono de la kontraktoj estis tro altaj, la kontraktoj ne estis bezonataj, kaj ke la menciita entrepreno agis nenion por la ministrejo.

La decido de la kortumo estis pro ke ne estas sufiĉe da elementoj kulpigantaj al De la Fuente; do ĝi ne povas sin konvenki De la Fuente vere ŝtelis monon al ĉilia ŝtato. Cetere, la teksto redaktata de la kortumo asertas ke ne estas tasko de la Povo Justa decidi kio estas necesa kaj kio ne estas necesa por la pluraj institucioj de la ŝtato. La decido estis unuanima, apoganta de la tri membroj de la sepa ero, Carlos Cerda, Jorge Dahm, kaj Joaquín Billard.

La sepa ero ankaŭ liberigis el juĝo al aliaj kvar personoj: Sergio Cortés, Roberto Alonso kaj Ximena Riff (laborantoj kaj laborintoj del MOP) kaj Pablo Délano (el M & P).

La Prezidanto Ricardo Lagos diris: “Mi ne havas opiniojn pri tiu afero. Mi diris ke Matías de la Fuente ŝajnis al mi kiel granda kunlaboranto kaj mi ripetas tion”.

Eble la opozicia partio, Unio Demokratia Sendependa (UDI), volos apelaci al ĉi decido. Tiam la decidonta tribunalo estus la Kortumo Plejsupera.

21-07-2005

La Torso de Adèle

el amaskomunikilaro

La studanto Luis Emilio Onfray Fabres pardonpetis pro sia eraroSANTIAGO.- La 16-an de julion, la universitata studanto Luis Emilio Onfray Fabres ŝtelis la faman skulpturon “La Torso de Adèle” de la franca Auguste Rodin en la Muzeo Nacia de Belartoj. La sekvinta tago, li donis la artaĵon, konfesante la ŝtelon kaj pardonpetante.

Finfine, li estas komdenita al senpage labori en biblioteko dum unu jaro, perletere pardonpeti al Muzeo Rodin de Parizo kaj pagi preson de milo da broŝuroj pri sia eraro, por ke ili estu donontaj al vizitontoj de la Muzeo Nacia de Belartoj.

La skulpturo estas denove ene de la eksposicio de Rodin en Santiago, kiu daŭriĝos ĝis la 7-an de aŭgusto.

Tra la reto:
Emol - Las Últimas Noticias
Museo Nacional de Bellas Artes
http://www.mnba.cl

20-07-2005

Juĝisto Guzmán ricevis premion pro kohero

de Ĉilia Aero

La Jugxisto Guzman cxiam laboradis kohere esplorante pri la krimoj de PinochetSANTIAGO.- La eksa juĝisto Juan Guzmán Tapia (konata per “Juĝisto Guzmán”), ricevis hodiaŭ je la Premio pro Kohero “Laura Rodríguez”, kadre de la datreveno de la morto de la eksdeputitino Laura Rodríguez, humanisto, kiu mortis la 20-an de julio 1992 pro kancero.

La okazaĵo estas organizita de Fondaĵo Laura Rodríguez, humanista organizo kiu faras humanistajn projektojn kaj donas tutjare la menciitan premion.

La premion donis grava persono el humanista movado kaj nuna prezidanteca kandidato de PODEMOS, Tomás Hirsch. Hirsch faris paroladon, kaj poste li donis la premion al Juĝisto Guzmán.

Dum la evento, kies ĉefa temo estis ĉi-jare la virineco en la politiko, pluraj artistoj kaj personoj esprimis sian opinion pri tiu afero.

Guzmán estis speciala juĝisto nomumita de la Kortumo Plejsupera por esplori pri krimoj kontraŭ homaj rajtoj dum diktatoreco de Pinochet. Tamen, li ricevis plurajn minacojn pro sia boncela laboro kiel juĝisto. Li preferis rezigni al sia posteno anstataŭ neleĝe favori al Pinochet. Pro tio, sia kohero kaj laborado, li estas premiita de la Fondaĵo Laura Rodríguez.

19-07-2005

La Ekspresa Juĝistino

el amaskomunikilaro

La jugxistino Grimberg asertas ke si kulpas nenionSANTIAGO.- Estas stranga priinfana juĝistino, María Angélica Grimberg, de la Kvina Tribunalo pri Malplenaĝuloj de Santiago. Tiu virino estas, laŭ la raporto de la esploristo Carlos Cerda, kulpanta de:
1. Tre rapide fermi juĝojn por obteni specialan rekompencon pro rapida laboro kiel juĝistino.
2. Alkohole veturi.
3. Oferi gajnon ene de juĝo al plastika ĥirurgiisto (se li malmultekoste ĥirurgius ŝin).
4. Esti tro malagrabla kun geinfanoj, gepatroj, ktp., kiuj vizitadis la juĝejon.

Cetere, restas afero rilate al stranga aĉeto de unu domo, kies posedinto devis vendi ĝin por tre malgranda prezo. Tamen, la esploristo Cerda ne menciis tion en sia raporto ĉar estas nuntempe malfermata juĝo pri tio.

Carlos Cerda estis numumita kiel esploristo por ĉi afero de la Kortumo Plejsupera la 1-an de julio. Ĝi donis monaton al li por la esplorado kaj prezentado de fina raporto, sed Cerda prokrastis nur dek sep tagojn.

Finfine decidos la Kortumo Plejsupera, kiam Grimberg estos jam prezentinte sian version.

Tra la reto:
La Nación - Terra

18-07-2005

Prezidanteca Milito II

de José Rafael NÚÑEZ TOSO

Multaj aferoj okaziĝis ekde lasta artikolo same nomiĝanta: kandidatino eliris, du kandidatoj eniris; kaj la lando spertis kelkajn gravajn okazaĵojn.

La ŝanĝoj

El unu, nun estas du kandidatoj de la dekstra koalicio, Alianco por Ĉilio. Longtempe superregitaj de Unio Demokratia Sendependa (UDI), kies candidato estas Joaquín Lavín, la membroj de Renovigado Nacia (RN) decidis levigi sian propran kandidaton, Sebastián Piñera.

El du, nun estas nur unu virino kandidatante. Soledad Alvear (Demokratio Kristana, DC) eliris prezidantecan militon pro sia tre malmulta apogo ene de enketoj. La samkoalicia Michelle Bachelet (PS-PPD-PRSD kaj nun ankaŭ DC) estos la fina prezidanteca kandidatino de Koncerto de Partioj por Demokratio.

Aliflanke, finfine oni elektis kandidaton de Povo Demokratia kaj Sociala (PODEMOS). Li estos Tomás Hirsch, el Partio Humanista.

Michelle Bachelet

Ŝajne estas fakto ke Bachelet estas kandidatino de la tuta Koncerto, eĉ DC. Tamen, okazas ke ĉi partio ankoraŭ ne finfine deklaras al Bachelet prezidantecan kandidatinon. Tio estas strategio de la prezidanto de DC, Adolfo Zaldívar, por obteni pli parlamentajn kanditatecaĵojn ol tiom, kiom jam havas DC kaj por “blendi” kelkajn kandidatojn de DC por ke ili gajnu la postenon, deputitan aŭ senatanan. Ĉiukaze, iam DC deklaros al Bachelet kandidatinon. La postigado estas politika armilo.

Laŭ la enketoj, Bachelet posedas inter 45% kaj 55% da voĉdona apogo, malgraŭ ĝis nun ŝi preskaŭ nenion diras, zorganta pri sia famo de “agrabla”, “ridema” kaj “mezklasa”. Ĉi tion ŝatas popolo, kaj pro tio popolo preferas ŝin.

Joaquín Lavín

Ĝis malmulte antaŭe, Lavín estis la sola kandidato de Alianco por Ĉilio. Nun, li estas kandidato nur de sia partio, Unio Demokratia Sendependa. Tredekstrema, katolika (membro de Opusdejo), konservativa. Lavín intencas esti ŝatata de popolo, parolante pri la malriĉeco, la krimo, la labormanko, ktp.

Li jam estis kandidato en 1999 kontraŭ la nuna deĵoranta prezidanto de la respubliko (Koncerto), Ricardo Lagos. Sia kampajno estas multkolora kaj plastika. Laŭ enketoj, li posedas inter 20% kaj 25% da voĉdona apogo.

Sebastián Piñera

RN sin sentas kiel “malgranda frato” kompare al UDI. Ekde 1997, RN ĉiam obtenis malpli postenoj kaj voĉdonoj ol la UDI. Pro tio, ili bezonas propran kandidaton, kaj levigis al Sebastián Piñera. Entreprenisto, riĉulo, posedanto de televidkanalo, aviadilaro, ktp. La espero de RN estas plibonigi sian parlamentan situacion per propra prezidanteca kandidato. Laŭ enketoj, li posedas inter 15% kaj 20% da voĉdona apogo.

Tomás Hirsch

La kandidato de PODEMOS, Tomás Hirsch, estas kontraŭ la novliberismo, la kapitalismo, kaj por nova ekonomia sistemo, kies plej grava aĵo estu personoj, homoj, anstataŭ profitoj de entreprenoj. Por tio, Hirsch kaj PODEMOS proponas impostan reformon por ke la internaciaj entreprenoj fakte pagu ion al ŝtato, mona kompenso (royalty) el minejoj por ke la nacio ricevu iom da mono po kilogramo da kupro ĉerpata de minejoj, ktp.

Dume de urba balotado (2004) kaj laŭ la enketoj, PODEMOS estis obtenonte inter 1% kaj 2% da voĉdonoj. Tamen, ĝi obtenis 9,2%. Pro tiu fakto, estas nekredebla afero, ke Hirsch obtenos nur 2% (kiel antaŭvidas enketoj), sed pli ol tio.

Nur unu aŭ du balotoj

En Ĉilio, por esti prezidanto de la respubliko, oni bezonas absolutan plimulton da voĉdonoj. Se tio ne okazas, la du kandidatoj kun la du plej grandaj voĉdonaroj denove testiĝos ene de la dua baloto; tiam gajnas kiu obtenas pli voĉdonojn ol la aliulo. La Alianco por Ĉilio volas atingi duan baloton por obteni prezidantecon.

Du monatoj sen aero

Antaŭ du monatoj la lasta novaĵo estis raportita ĉe Ĉilia Aero. Ni bedaŭras. Tio estis pro ke “ni” vere estas “mi”, la sola persono kiu laboras ene de ĉi tiu retĵurnalo. Dum la lastaj du monatoj, mi ne povis ofte eniri interreton.

Mi esperas, ke ekde nun, la gazeto povu ofte aktualiĝi. Pro tio, se vi estas ĉiliano: ĵurnalistiĝu!

José Rafael NÚÑEZ TOSO
Redaktoro