22-07-2005

Kortumo liberigas el juĝo al Matías de la Fuente

el amaskomunikilaro

Matías de la Fuente estas liberigita el jugxoSANTIAGO.- La sepa ero de Kortumo pri Apelacioj de Santiago liberigis al Matías de la Fuente, eksa teamestro de la Prezidanto Ricardo Lagos (kiam li estis ministro pri publikaj konstruoj) kaj kuzo de lia edzino, Luisa Durán, el juĝo kaj malliberejo Capuchinos, kie li estis dum kvar tagoj pro decido de la juĝistino esploranta, Gloria Ana Chevesich.

De la Fuente estas esplorata de Chevesich pro misteraj kontraktoj inter la Ministrejo pri Konstruoj Publikaj (MOP) kaj la entrepreno M & P Délano Consultores, ŝajne faritaj por trompŝteli al ŝtato, ĉar juĝopetintoj asertis ke la kvantoj da mono de la kontraktoj estis tro altaj, la kontraktoj ne estis bezonataj, kaj ke la menciita entrepreno agis nenion por la ministrejo.

La decido de la kortumo estis pro ke ne estas sufiĉe da elementoj kulpigantaj al De la Fuente; do ĝi ne povas sin konvenki De la Fuente vere ŝtelis monon al ĉilia ŝtato. Cetere, la teksto redaktata de la kortumo asertas ke ne estas tasko de la Povo Justa decidi kio estas necesa kaj kio ne estas necesa por la pluraj institucioj de la ŝtato. La decido estis unuanima, apoganta de la tri membroj de la sepa ero, Carlos Cerda, Jorge Dahm, kaj Joaquín Billard.

La sepa ero ankaŭ liberigis el juĝo al aliaj kvar personoj: Sergio Cortés, Roberto Alonso kaj Ximena Riff (laborantoj kaj laborintoj del MOP) kaj Pablo Délano (el M & P).

La Prezidanto Ricardo Lagos diris: “Mi ne havas opiniojn pri tiu afero. Mi diris ke Matías de la Fuente ŝajnis al mi kiel granda kunlaboranto kaj mi ripetas tion”.

Eble la opozicia partio, Unio Demokratia Sendependa (UDI), volos apelaci al ĉi decido. Tiam la decidonta tribunalo estus la Kortumo Plejsupera.

21-07-2005

La Torso de Adèle

el amaskomunikilaro

La studanto Luis Emilio Onfray Fabres pardonpetis pro sia eraroSANTIAGO.- La 16-an de julion, la universitata studanto Luis Emilio Onfray Fabres ŝtelis la faman skulpturon “La Torso de Adèle” de la franca Auguste Rodin en la Muzeo Nacia de Belartoj. La sekvinta tago, li donis la artaĵon, konfesante la ŝtelon kaj pardonpetante.

Finfine, li estas komdenita al senpage labori en biblioteko dum unu jaro, perletere pardonpeti al Muzeo Rodin de Parizo kaj pagi preson de milo da broŝuroj pri sia eraro, por ke ili estu donontaj al vizitontoj de la Muzeo Nacia de Belartoj.

La skulpturo estas denove ene de la eksposicio de Rodin en Santiago, kiu daŭriĝos ĝis la 7-an de aŭgusto.

Tra la reto:
Emol - Las Últimas Noticias
Museo Nacional de Bellas Artes
http://www.mnba.cl

20-07-2005

Juĝisto Guzmán ricevis premion pro kohero

de Ĉilia Aero

La Jugxisto Guzman cxiam laboradis kohere esplorante pri la krimoj de PinochetSANTIAGO.- La eksa juĝisto Juan Guzmán Tapia (konata per “Juĝisto Guzmán”), ricevis hodiaŭ je la Premio pro Kohero “Laura Rodríguez”, kadre de la datreveno de la morto de la eksdeputitino Laura Rodríguez, humanisto, kiu mortis la 20-an de julio 1992 pro kancero.

La okazaĵo estas organizita de Fondaĵo Laura Rodríguez, humanista organizo kiu faras humanistajn projektojn kaj donas tutjare la menciitan premion.

La premion donis grava persono el humanista movado kaj nuna prezidanteca kandidato de PODEMOS, Tomás Hirsch. Hirsch faris paroladon, kaj poste li donis la premion al Juĝisto Guzmán.

Dum la evento, kies ĉefa temo estis ĉi-jare la virineco en la politiko, pluraj artistoj kaj personoj esprimis sian opinion pri tiu afero.

Guzmán estis speciala juĝisto nomumita de la Kortumo Plejsupera por esplori pri krimoj kontraŭ homaj rajtoj dum diktatoreco de Pinochet. Tamen, li ricevis plurajn minacojn pro sia boncela laboro kiel juĝisto. Li preferis rezigni al sia posteno anstataŭ neleĝe favori al Pinochet. Pro tio, sia kohero kaj laborado, li estas premiita de la Fondaĵo Laura Rodríguez.

19-07-2005

La Ekspresa Juĝistino

el amaskomunikilaro

La jugxistino Grimberg asertas ke si kulpas nenionSANTIAGO.- Estas stranga priinfana juĝistino, María Angélica Grimberg, de la Kvina Tribunalo pri Malplenaĝuloj de Santiago. Tiu virino estas, laŭ la raporto de la esploristo Carlos Cerda, kulpanta de:
1. Tre rapide fermi juĝojn por obteni specialan rekompencon pro rapida laboro kiel juĝistino.
2. Alkohole veturi.
3. Oferi gajnon ene de juĝo al plastika ĥirurgiisto (se li malmultekoste ĥirurgius ŝin).
4. Esti tro malagrabla kun geinfanoj, gepatroj, ktp., kiuj vizitadis la juĝejon.

Cetere, restas afero rilate al stranga aĉeto de unu domo, kies posedinto devis vendi ĝin por tre malgranda prezo. Tamen, la esploristo Cerda ne menciis tion en sia raporto ĉar estas nuntempe malfermata juĝo pri tio.

Carlos Cerda estis numumita kiel esploristo por ĉi afero de la Kortumo Plejsupera la 1-an de julio. Ĝi donis monaton al li por la esplorado kaj prezentado de fina raporto, sed Cerda prokrastis nur dek sep tagojn.

Finfine decidos la Kortumo Plejsupera, kiam Grimberg estos jam prezentinte sian version.

Tra la reto:
La Nación - Terra

18-07-2005

Prezidanteca Milito II

de José Rafael NÚÑEZ TOSO

Multaj aferoj okaziĝis ekde lasta artikolo same nomiĝanta: kandidatino eliris, du kandidatoj eniris; kaj la lando spertis kelkajn gravajn okazaĵojn.

La ŝanĝoj

El unu, nun estas du kandidatoj de la dekstra koalicio, Alianco por Ĉilio. Longtempe superregitaj de Unio Demokratia Sendependa (UDI), kies candidato estas Joaquín Lavín, la membroj de Renovigado Nacia (RN) decidis levigi sian propran kandidaton, Sebastián Piñera.

El du, nun estas nur unu virino kandidatante. Soledad Alvear (Demokratio Kristana, DC) eliris prezidantecan militon pro sia tre malmulta apogo ene de enketoj. La samkoalicia Michelle Bachelet (PS-PPD-PRSD kaj nun ankaŭ DC) estos la fina prezidanteca kandidatino de Koncerto de Partioj por Demokratio.

Aliflanke, finfine oni elektis kandidaton de Povo Demokratia kaj Sociala (PODEMOS). Li estos Tomás Hirsch, el Partio Humanista.

Michelle Bachelet

Ŝajne estas fakto ke Bachelet estas kandidatino de la tuta Koncerto, eĉ DC. Tamen, okazas ke ĉi partio ankoraŭ ne finfine deklaras al Bachelet prezidantecan kandidatinon. Tio estas strategio de la prezidanto de DC, Adolfo Zaldívar, por obteni pli parlamentajn kanditatecaĵojn ol tiom, kiom jam havas DC kaj por “blendi” kelkajn kandidatojn de DC por ke ili gajnu la postenon, deputitan aŭ senatanan. Ĉiukaze, iam DC deklaros al Bachelet kandidatinon. La postigado estas politika armilo.

Laŭ la enketoj, Bachelet posedas inter 45% kaj 55% da voĉdona apogo, malgraŭ ĝis nun ŝi preskaŭ nenion diras, zorganta pri sia famo de “agrabla”, “ridema” kaj “mezklasa”. Ĉi tion ŝatas popolo, kaj pro tio popolo preferas ŝin.

Joaquín Lavín

Ĝis malmulte antaŭe, Lavín estis la sola kandidato de Alianco por Ĉilio. Nun, li estas kandidato nur de sia partio, Unio Demokratia Sendependa. Tredekstrema, katolika (membro de Opusdejo), konservativa. Lavín intencas esti ŝatata de popolo, parolante pri la malriĉeco, la krimo, la labormanko, ktp.

Li jam estis kandidato en 1999 kontraŭ la nuna deĵoranta prezidanto de la respubliko (Koncerto), Ricardo Lagos. Sia kampajno estas multkolora kaj plastika. Laŭ enketoj, li posedas inter 20% kaj 25% da voĉdona apogo.

Sebastián Piñera

RN sin sentas kiel “malgranda frato” kompare al UDI. Ekde 1997, RN ĉiam obtenis malpli postenoj kaj voĉdonoj ol la UDI. Pro tio, ili bezonas propran kandidaton, kaj levigis al Sebastián Piñera. Entreprenisto, riĉulo, posedanto de televidkanalo, aviadilaro, ktp. La espero de RN estas plibonigi sian parlamentan situacion per propra prezidanteca kandidato. Laŭ enketoj, li posedas inter 15% kaj 20% da voĉdona apogo.

Tomás Hirsch

La kandidato de PODEMOS, Tomás Hirsch, estas kontraŭ la novliberismo, la kapitalismo, kaj por nova ekonomia sistemo, kies plej grava aĵo estu personoj, homoj, anstataŭ profitoj de entreprenoj. Por tio, Hirsch kaj PODEMOS proponas impostan reformon por ke la internaciaj entreprenoj fakte pagu ion al ŝtato, mona kompenso (royalty) el minejoj por ke la nacio ricevu iom da mono po kilogramo da kupro ĉerpata de minejoj, ktp.

Dume de urba balotado (2004) kaj laŭ la enketoj, PODEMOS estis obtenonte inter 1% kaj 2% da voĉdonoj. Tamen, ĝi obtenis 9,2%. Pro tiu fakto, estas nekredebla afero, ke Hirsch obtenos nur 2% (kiel antaŭvidas enketoj), sed pli ol tio.

Nur unu aŭ du balotoj

En Ĉilio, por esti prezidanto de la respubliko, oni bezonas absolutan plimulton da voĉdonoj. Se tio ne okazas, la du kandidatoj kun la du plej grandaj voĉdonaroj denove testiĝos ene de la dua baloto; tiam gajnas kiu obtenas pli voĉdonojn ol la aliulo. La Alianco por Ĉilio volas atingi duan baloton por obteni prezidantecon.

Du monatoj sen aero

Antaŭ du monatoj la lasta novaĵo estis raportita ĉe Ĉilia Aero. Ni bedaŭras. Tio estis pro ke “ni” vere estas “mi”, la sola persono kiu laboras ene de ĉi tiu retĵurnalo. Dum la lastaj du monatoj, mi ne povis ofte eniri interreton.

Mi esperas, ke ekde nun, la gazeto povu ofte aktualiĝi. Pro tio, se vi estas ĉiliano: ĵurnalistiĝu!

José Rafael NÚÑEZ TOSO
Redaktoro

19-05-2005

Tribunalo decidos pri polemika anonco de FES

el amaskomunikilaro

Cxi bildo forte polemikigxis
Instituto de la Virino kaj la Servo Nacia pri la Virino ne konsentas polemikan anoncon de la entrepreno FES, kiu montras argentinan pozistinon Nicole Neumann tiamaniere, ke ŝi similu batita kaj ofendita.

Marcelo Konitzki, direktanto de FES, asertas ke “niaj kampanjoj ĉiam polemikas kaj ni povos amike debati. Ni ne apogas perforton”.

10-05-2005

Aidosuloj ne rajtas peti kreditojn

el amaskomunikilaro

Nelegxe, pluraj bankoj neas kreditojn al aidosuloj
La nacia ĵurnalo La Nación denuncis hieraŭ la bedaŭrindan fakton, ke por peti monan krediton al kelkaj bankoj, oni sukcesu la teston de Elisa, kiu utilas por testi aidoson en iu homo.

Pri tio informis "Pedro", antaŭ dek jaroj, kiam la banko Santander Santiago petis al li teston de Elisa. Kvankam Petro sukcesis, li denuncis la fakton al la loka amaskomunikilaro de sia urbo, Punta Arenas.

Laŭ Vasili Deliyanis, el Vivo Positivo, asocio pri aidoso, ankaŭ aliaj bankoj petas tiun teston al kredito-volantoj. La asocio asertas ke Banco de Chile postulas la teston por kreditoj pli altaj ol CLP$86 milionoj; Corpbanca, pli altaj ol CLP$69 milionoj; kaj BCI, pli altaj ol CLP$103 milionoj.

Banco de Chile certigas ke la situacio estas postulo el asekuraj kompanioj. Same argumentas la ŝtata institucio pri bankoj, kulpigante do asekurajn kompaniojn. Kurioze estas ke la plimulto el la akuzataj bankoj ankaŭ posedas iun asekuran kompanion. Tamen, ili agas kvazaŭ tiuj kompanioj ne ekzistas, neante ke ili mem decidis ne pruntedoni monon al aidosuloj.

Tamen, la asekuraj kompanioj sin defendas. Mikel Uriarte, prezidanto, kaj Jorge Claude, ĝenerala direktanto, de Asocio de Asekurantoj asertas: “Ne estas diskriminacio, estas ekskludo de malsanoj. Aidosulo ne povas preni krediton, kaj iu ne scianta se si aidosas, kaj ne volanta sin testi, povas eniri la apudan bankon. La merkato liberas”.

Nekredebla fakto estas ke, laŭ la ministro pri sano, Pedro García, ĉi tiu fakto estas “absolute neleĝa” ĉar la testo de Elisa estas tute laŭvola de la testoto, kiu ankaŭ estas la unika persono al kiu oni devas informi la rezulton. Pro tio, García alvokis personojn por ke ili informu al Komisio Nacia pri Aidoso.

Tra la reto:
La Nación (bis)

05-05-2005

Finfine, Insulza elektiĝis

el amaskomunikilaro

VAŜINGTONO.- Lunde okazis fina balotado ene de Organizo de Ŝtatoj Amerikanaj (OEA) por elekti novan ĝeneralan sekretarion de tiu institucio, kie ĉeestas la tutaj amerikanaj nacioj, krom Kubo.

La balotado estis preskaŭ unuanima ĉar José Miguel Insulza estis la unika kandidato post la faliĝado de la meksika Luis Ernesto Derbez, kiu egaliĝis kun Insulza kvin fojojn dum la unua balota tago. Insulza obtenis do je 31 el la tutaj 34 voĉdonoj.

La elektita Insulza dankis al membraj landoj de OEA kaj al la ĉilia popolo, ĉar li konsideris neebla sian gajnon sen la apogo de sia tuta nacio.

28-04-2005

Kia debataĉo!

Ambaw kandidatinoj evitis seriozan debaton

La atendita debato inter la du prezidantecaj kandidatinoj de la oficialista Koncerto de Partioj por la Demokratio finfine okazis hieraŭ je la 10-a ptm. Tamen, la tuta evento iĝis tuta fiasko.

de José Rafael NÚÑEZ TOSO

Kvar milionoj da ĉilianoj vidis hieraŭ la magian debaton, kiu rezultis esti katastrofego, anstataŭ diferencigi ambaŭ kandidatinojn kaj komprenigi la ideojn kaj proponojn al la voĉdonontoj.

Michelle Bachelet (PS-PPD-PRSD), la ĝisnuna gajnonto, tiel proponis metodon de “sociala babilo”, kiel iu ĵurnalisto demandis ŝin pri la maniero solvi problemojn. Multe da personoj kredis ke Bachelet finigos sian popolismon kaj “ridemon” kiel konkreta strategio. Bedaŭrinde, tio certe daŭriĝos.

Aliflanke, Soledad Alvear (DC), konsiderata de pluraj intelektuloj kiel kandidatino de ideoj kaj konkretaj proponoj -malsame ol Bachelet-, ne sin zorgis por diferenciĝi kompare al Bachelet. Ŝi certe povis gajni la debaton respondante inteligente kaj montrante ke ŝi estas pli rapida kaj konkreta ol Bachelet (tia celo ne malfacilas!). Cetere, ŝi devis sin defendi kontraŭ atakaj demandoj el la ĵurnalistoj, dum Bachelet povis paroli pri la fama “sociala babilo”.

Ambaŭ kandidatinoj adiaŭis parolante pri siaj patroj kaj “mezklasaj familioj”, kadre de la lasta momento por rakonti pri seriozaj aferoj. Finfine, ridinda debataĉo kun masko de politika rito.

23-04-2005

Infanino iras en sian lernejon per ŝipeto

el amaskomunikilaro

Carolina Tiare gxuas sian cxiutagan vojagxon per sxipeto
KALETA ĈIKA.- Carolina Tiare Pate Peña estas 10-jaraĝa kaj devas vojaĝi al sia lernejo per ŝipeto konstruita de ŝi mem. Ŝi loĝas en Kaleta Ĉika, eta vilaĝo kun ĉirkaŭ dudek loĝantoj, kaj remas ĉiutage por alveni je Puerto Gala, la vilaĝo kie estas sia lernejo, Madre de la Divina Providencia.

La tiea komunumo petas al la registaro konstruadon de ponteto celanta antaŭeviti bedaŭrindajn okazaĵojn. Tiu ponteto longus 300 metrojn kaj kostus CLP$24 milionojn.

La intendanto de Aysén, Iván Gutiérrez, asertis ke la registaro iom post iom konstruas pontetojn kaj vojojn en la regiono, kaj promesis serĉi solvon por ĉi problemo.

Malgraŭ la advertoj de ĉiuj en sia vilaĝo, Carolina ne timas al la maro kaj kontentas, ke ŝi povas vojaĝi per sia kara “Yariksa Segunda” (Jariksa la II-a), kiel ŝi nomigis sian transportilon omaĝante sian amikinon.

19-04-2005

Industrio de celulozo kulpas morton de centoj da cignoj

el amaskomunikilaro

Centoj da cignoj mortis en Valdivja pro celuloza industriejo
VALDIVJA.- La raporto farita de la Universitato Aŭstrala kulpigas al Celulosa Arauco kaj Constitución S.A. la morton de centoj da cignoj en ekologia parko, ĉirkaŭ Valdivja.

Post la eksplodo de ĉi notico, la unua ero de Kortumo pri Apelacoj de Valdivja decidis halti laboron en la industriejo kaj petis novan raporton pri ekologia danĝero.

La advokato Wladimir Riesco, reprezentanto de Movado Agado por la Cignoj, ĝojiĝis pro la decido de la tribunalo kies membroj estis ĉi-foje Aba Gajardo, María Eliana del Río kaj Francisco Javier Contardo.

Riesco asertis ke Celulosa Arauco povos apelaci al Kortumo Plejsupera, tamen li havas esperon ke la Plejsupera konfirmu la decidon de la valdivjana tribunalo.

Celulosa Arauco kaj Constitución S.A. deklaris ke ili mem ne kulpas la ekologian katastrofon, kaj diris, esti amikemaj por kunlaboradon celante trovi veran kialon.

Samtempe, se oni decidus juĝopeti al Celulosa Arauco kaj Constitución S.A., la registaro apogos tiun aferon.

Tra la reto:
La Segunda - La Nación (bis)
Comisión Nacional del Medio Ambiente (CONAMA)
http://www.conama.cl
Universidad Austral de Chile

15-04-2005

Katino Luz estas komdenita je morto

el amaskomunikilaro

La katino Luz estas komdenita je morto pro kunesti vesperton malsananta rabion
VALPARAISO.- La kvina ero de Kortumo pri Apelacoj de Valparaiso konfirmis la decidon de la tiea Servo pri Sano komdeni je morto al la katino Luz pro ke ŝi kunestis vesperton kiu malsanis rabion antaŭ sia morto. La baloto de la kortumo rezultis je 3 kontraŭ 0, unuanimante la aferon.

La deputitino Laura Soto (PPD), kiu estas defendanto de Luz asertis: “Al ni ŝajnas ke la decido de la tribunalo estas maljusta. Mi certas ke Amanda Salinas, la posedanto de la katino, daŭrigos la kverelon kaj ni apogos ŝin.”

Luz estas testota por scii se ŝi estas aŭ ne malsana je rabio. La rezultos venos el Kansas, Usono.

11-04-2005

Insulza: Kvinfoje egaliĝanta

el amaskomunikilaro

Insulza ne malkontentigxas pro la egaligxoj, kaj havas esperon esti finfine la gxenerala sekretario de OEAVAŜINGTONO.- Hodiaŭ okazis en la usona ĉefurbo la balotoj celantaj elekti novan ĝeneralan sekretarion de la Organizo de Ŝtatoj Amerikanaj (OEA). Tamen, neniu kandidato ricevis la plejmulton, egaliĝante ambaŭ kandidatoj kvinfoje.

Por estri la organizon, iu kandidato devas atingi plejmulton el la tutaj 34 voĉdonoj disputotaj. Tio estas 18 voĉdonoj. Dum la kvin balotoj okazintaj hodiaŭ, kaj Insulza kaj la meksika kandidato, Luis Ernesto Derbez, ricevis dek sep voĉdonojn.

Unue, oni okazigis tri balotojn, ne estonte gajninto. Post tio, okazis paŭzo antaŭ ol la lastaj du balotoj, same sen gajninto kaj kun la ĝusta sama rezulto: 17 kontraŭ 17.

La voĉdonado estis sekreta, do neniu povis scii kiu estas la voĉdonita de alia lando. Cetere, oni kredas ke iu lando pentis voĉdoni al Insulza, ĉar hodiaŭ je 10:31 atm., Radio Cooperativa informis ke Ĉilio jam estis havonte la dek ok voĉdonojn el tiu kvanto da landoj oficiale apogontaj al Insulza.

Post tiu egaliĝa tago, la Ĝenerala Asembleo aprobis okazigi novan balotan tagon por elekti la ĝeneralan sekretarion de OEA, la 2-an majon. Ĝis tiu dato, eĉ novaj kandidatoj povos leviĝi. Insulza ne malkontentiĝis: li esperas gajni venontan baloton.


Tra la reto:
Radio CooperativaLa NaciónTerra
Organización de Estados Americanos (OEA)
http://www.oea.org

08-04-2005

La akuzisto Armendáriz petis punon por senatano Lavandero

el amaskomunikilaro

Senatano Lavandero asertas kulpi nenionTEMUKO.- Hodiaŭ matene, la akuzisto de la naŭa regiono, Xavier Armendáriz, petis antaŭevitan punon por la senatano Jorge Lavandero, kiu estas akuzata de seksemaj fisintenoj kontraŭ neplenaĝuloj en sia domo en Metrenko.

Armendáriz celas limigi liberon de la senatano, kvankam la konkreta peto farita hodiaŭ de la akuzisto ne estas konata de la amaskomunikilaro.

La akuzata senatano kaj sia advokato, Matías Balmaceda, asertas ke Lavandero kulpas nenion.

Ĉi ĉio okazas post la eksplodo de la “politikista fisintena-revolucio”, kiu inkluzivis akuzojn kontraŭ kvar senatanoj, speciale Jovino Novoa, akuzita de Gemita Bueno, kiu poste konfesis esti mensoginte, liberigante al Novoa el ajna kulpo.

Tra la reto:
El MostradorLa Nación
Senado de la República
http://www.senado.cl

06-04-2005

Kontraŭtabaka leĝo eble estas aprobota

el amaskomunikilaro

La ministro García en la Instituto Nacia pri ToraksoVeran revolucion vidos la ĉilia socio, kaj iome pli la fumantaj ĉilujanoj. La registaro sendis leĝprojekton kontraŭtabakan, kiu inkluzivas plurajn limigaĵojn al anoncado, vendado al infanoj kaj adoleskantoj, kaj fumado en publikaj lokoj.

La projekto, se estus aprobita, modifos la leĝon pri tabako de 1995, kiu nune ne estas sufiĉe efika laŭ la ministro pri sano, Pedro García.

La leĝprojekto:
1. Anoncado: Tute permesata nenie, krom ventlokoj. Tute malpermesata en 300 metroj ĉirkaŭ lernejoj. Televide permesata nur dum horoj por plenaĝuloj. Malpermesata en eldonaĵoj por neplenaĝuloj. Malpermesata en retpaĝoj “punkto CL”. Tuta anonco devos porti averton, skizita de la ministrejo, kaj ampleksanta minimume 25% de la tuto. La kovriloj de fumaĵaj pakaĵoj devos porti averton, same skizitajn de la ministrejo. La avertoj povos enhavi fotojn kaj frazojn celante malkreskigi fumantaron.
2. Fumado: Malpermesata en publikaj lokoj subplafonaj, kvankam oni povos fumi subplafone en specialaj lokoj por fumantoj.
3. Neplenaĝuloj: Malpermesata doni, vendi aŭ oferi fumaĵojn al ili.

Ĉiujare, la tabako mortigas 14 milojn da ĉilujanoj. Tio estas pro la alta procento da fumantoj: 43% da la tuta popolo kaj 27% da studantoj de 8a klaso (12-13 jaraĝaj). Cetere, la ŝtato elspezas je USD$1000 milionoj pro tabako, ricevante je nur 60% da tiu kvanto per eltabakaj impostoj.

Tra la reto:
El Mercurio - Minsal
Ministerio de Salud
http://www.minsal.cl

02-04-2005

Ministro Insulza eble estros je la OEA

el amaskomunikilaro

La Ministro Insulza havas esperon esti venonta sekretario gxenerala de OEAEkde la rezigno de la eksprezidanto de Kostariko, Miguel Ángel Rodríguez, kiel Sekretario Ĝenerala de la Organizo de Ŝtatoj Amerikanaj (OEA), la kurado por la posteno eksplodis. La vicprezidanto de Ĉilio, José Miguel Insulza, estas unu el la tri kandidatoj por estri la organizon.

La aliaj kandidatoj estas la salvadora Francisco Flores kaj la meksika Luis Ernesto Derbez. Flores havas oficialan apogon de Kostariko, Nikaragvo, Gvatemalo, Salvadoro, Dominiko kaj Usono. Derbez estas apogata de Belizo, Kanado, Sent-Vicento, Honduro, Bolivio kaj Meksiko. Cetere, Insulza estas voĉdonota de Urugvajo, Brazilo, Argentino, Venezuelo, Ekvadoro kaj Ĉilio.

Ankaŭ, la Kariba Komunumo (CARICOM) plejparte apogas al Insulza. Ĉi tio proas oficialan deklaron de la komunumo. Kaj la prezidanto Lagos kaj la ministro Insulza esprimis esperon gajni la balotadon. Por tio oni bezonas minimume dek ok voĉdonojn el la tutaj tridek kvar.

Tiu kandidateco estas ero de la politiko ĉilia por apertiĝi al la mondo. Aliaj ekzemploj de tiu emo estas la traktatoj pri libera komerco kun Eŭropo kaj Usono, la partopreno ĉilia en la krizo de Haitio, kaj estis estante la loko de APEC 2004, kvankam la okazaĵo havis grandan opozicion (60 miloj da homoj protestis en Santiago kontraŭ APEC kaj Geoge Bush).

Fina balotado okazos la 7-an ĉi-monate, sed Insulza ne povos esti tie.

Tra la reto:
Organización de Estados Americanos (OEA)

30-03-2005

Enketo CASEN: 69,9% da ĉiliaj familioj posedas sian domon

el amaskomunikilaro

La logxeja realo en Cxilio plibonigxis
La rezultoj de la Enketo pri Karakterizo Sociekonomia Nacia (CASEN) estis donitaj hodiaŭ de la ministrino pri planado, Yasna Provoste. Laŭ la enketo, 69,9% da ĉiliaj familioj havas sian propran domon. Aliflanke, dum 1990 tiu kvanto estis 61,7%.

La procenta kresko de domo-havantaj familioj estis pli granda ene de la kvinono plej malriĉa de la popolo (15,6%). La procento da familioj loĝantaj en “tendejoj” (lokoj nepropraj kie la plej malriĉaj familioj sin instalas kaj konstruas domaĉojn neleĝe) malkreskis el 30,5% dum 1990 al 16,2% dum 2003.

La kvalito de la ĉiliaj domoj ankaŭ pliboniĝis. La procento da kvalite-bonaj domoj kreskis el 64,5% al 81,1% kaj da kvalite-malsataj domoj malpliiĝis el 12,9% al 6,4% dum 2003.

La atingo elektrikan lumon kaj homtrinkeblan akvon estas pli ol 90%. La feko-elimina sistemo alvenas al la 87,5% de la ĉiliaj loĝejoj.

La enketo certigas ke 42,7% el domo-havantaj familioj atingis sian revon pere de pluraj beneficaj programoj de la ŝtato. Unu el la plej gravaj socialaj programoj pri loĝeja atingo estas Sociala Baza Loĝejo, kiu kovras 20,6% el la tuto de ŝtata helpo.

Do, sep dekonoj da hejmoj jam atingis la tradicie ĉilian revon de “la domo propra”.

Tra la reto:
Radio Universidad de ChileEl Mostrador
Ministerio de Vivienda y Urbanismo (MINVU)
http://www.minvu.cl

28-03-2005

Ŝtato juĝopetis ĉeĥanon kiu incendiis je Torres del Paine

el amaskomunikilaro

La ŝtata ofico pri juĝeco oficiale petis juĝon por Jiri Smitak, ĉeĥano kiu incendiis la nacia parko “Torres del Paine”.

La incendio brulis 15 milojn da hektaroj de stepo kaj arbaro en la sudo de Ĉilio.

La juĝopeto celas trovi monkompenson al ĉilia ŝtato kaj ekologian reekvilibrigadon en la zono de la incendio.

Tra la reto:

Aperis kadavro de urba deputito en Valdivja

el amaskomunikilaro


La okazajxo sxajnas murdon
VALDIVJA.- La murda brigado de la Esplora Polico konfirmis hieraŭ ke la kadavro trovita en la rivero Sankta Petro, en Valdivja, estas de la urba deputito Gastón Burgos Vásquez.

Burgos Vásquez estis jaraĝante je 52 kiam malaperis la 19-an marton. Li estis membrante je Partio Socialista (PS) kaj estis elektita por sia posteno kadre de la lastaj urbaj elektoj dum oktobro 2004.

Ĉe la polico, oni kredas ke la kialo estis murdo.

Tra la reto:
Partido Socialista de Chile
Policía de Investigaciones de Chile

27-03-2005

La lasta bato de Alvear

el amaskomunikilaro


Soledad Alvear, prezidanta kandidatino de DCSANTIAGO.- La prezidenta kandidatino de Demokratio Kristana (DC), Soledad Alvear, deklaris ke ŝi senprobleme oferus ministraĵon al Sebastián Piñera, eksa prezidanto de Renovigado Nacia (RN), partio opozicia en Ĉilio. Ŝi kredas ke Piñera ne havas troajn malsamaĵojn kun la oficialista Koncerto por Demokratio, koalicio reganta el kie kandidatas Alvear.

Ŝi ankaŭe diris ke la avantaĝo de la alia kandidatino de Koncerto, Michelle Bachelet, ekzistas ĉar PS-PPD elektis al Bachelet antaŭ ol DC al Alvear. Laŭ la lasta enketo, oni preferas al Bachelet per 63%, dum Alvear atingas 36%.

Vidu ankaŭ:

Tra la reto:
Soledad Alvear

La trompŝtelo de Pinochet

el amaskomunikilaro


Lucía Hiriart: edzino de Augusto Pinochet Laŭ oficiala raporto, la edzino de la eksdiktatoro Pinochet, Lucía Hiriart, ne deklaris CLP$1385 milionojn (1,8 milionoj da eŭroj). La elo de tiu mona sumo ne estas konata ĝis nun.

Ankaŭ, ĵusa polica raporto informis ke Pinochet trompŝtelis ŝtaton je $17 milionoj da usonaj dolaroj kiel imposto.

Cetere, la lasta raporto de la usona senato pri la afero certigas ke Pinochet kaj Hiriart uzis 125 kontojn ĉe unu deko da bankoj el malsamaj landoj.

Tra la reto:
El Mercurio - El Mostrador - La Nación
Servicio de Impuestos Internos
http://www.sii.cl

24-03-2005

Prezidanteca milito

de José Rafael NÚÑEZ TOSO


Michelle Bachelet, prezidanta kandidatino por PS-PPD, interne de KoncertoDe la dezicio de Koncerto por Demokratio pri elektado de sia fina kadidatino por kuri kontraŭ Joaquín Lavín, oni dirpovas ke la prezidanteca milito certe jam komenciĝis. La dezicio akordita de la “Ila Komisiono” de Koncerto inkluzivas du naciajn debatojn, dek unu regionaj debatoj, kaj elekto de fina kandidatino koalicia la 31-an julion.

Soledad Alvear, prezidanta kandidatino por Demokratio Kristana, interne de KoncertoMalgraŭ la enketoj favoras ambaŭ oficialistaj kandidatinoj, la opozicia Alianco por Ĉilio certigas ke kiam estos jam elektita la finan kandidatinon de Koncerto, la enketoj ekos favori al Lavín. La nuntempaj rezultoj donas al Lavín malpli ol la oficialista alternativo. Inter ambaŭ kandidatinoj de Koncerto, la enketoj ĉiame favoris al Michelle Bachelet (PS-PPD) kun 63% kontraŭ Soledad Alvear (DC) kun 36%.

Kiam unu ĵurnalisto demandis al Prezidanto Lagos pri lia prefero inter ambaŭ kandidatinoj de sia koalicio (Koncerto), li diretas preferi je Bachelet. Tuje, la tuta Demokratio Kristana (DC) protestis pro vortoj de Prezidanto, dirante ke li, kiel estro de Koncerto kaj Prezidanto de la Respubliko, ne povas publike preferi unu el la du kandidatinoj. Poste, la Prezidanto Lagos publike pardonpetis al Alvear. Kelkaj analizistoj pensas ke tiu ĉi eraro povos favori al Bachelet, pro la granda populareco de la deĵoro de Lagos kiel prezidanto (pli ol 70% laŭ lasta enketo).

Joaquín Lavín, prezidanta kandidato por AliancoKiam la kandidata nomo de dekstra Alianco por Ĉilio estis ŝajnante sendube de Joaquín Lavín por balotado dum venonta decembro, kiu ankaŭ estis candidato dum 1999 kontraŭ la nuna deĵoranta Ricardo Lagos, Alianco havis la sian propan krizon. La partio de Alianco nomata Renovigado Nacia (RN) ne tute konsentis Lavín (li estas de Unio Demokratia Sendependa, UDI). Ene de RN oni alvokis ampleksatan politika-komisionon por decidi fina pozicio de RN: aŭ apogi al Lavín aŭ lanci propan kandidaton. Finfine, RN decidis per preskaŭ tutaj voĉdonoj apogi al Lavín kaj reeki laboron por balotado.

La maldekstrema koalicio PODEMOS (Povo Demokratia kaj Sociala), kiu obtenis 9,14% kadre de lasta urba-balotado, certigas ke ili ne falos sub oferoj de Koncerto pri unuiĝo de PC al Koncerto. PODEMOS diras ke la registaro “ŝajne maldekstra, sed tute novliberista kaj amiko de Bush” ne povas oferi realan proponon por favori popolon kaj ne al internaciaj kapitaloj. Ŝajnas ke la kanditato de PODEMOS estos aŭ Tomás Moulian (PC) aŭ Tomás Hirsch (PH).

Fina balotado prezidenta okazos decembre.

Tra la reto:
Poder Democrático y Social (PODEMOS)
http://www.podemos.cl
Michelle Bachelet
http://www.michellebachelet.cl
Soledad Alvear
http://www.soledadalvear.cl
Unión Demócrata Independiente (UDI)
http://www.udi.cl

Kontribuu kun Ĉilia Aero

Ĉilia Aero, la nova esperantlingva retĵurnalo pri Ĉilio petas vian kunlaboron. Se vi volas verki artikolojn aŭ helpi nin, skribu min retpoŝte por ke mi aldonu vin al redakcio.
Memoru ke vi povas helpi multmaniere. Ekz.: skizi bildojn, skribi artikolojn, rezumi noticojn el naciaj amaskomunikiloj, ktp.