28-04-2005

Kia debataĉo!

Ambaw kandidatinoj evitis seriozan debaton

La atendita debato inter la du prezidantecaj kandidatinoj de la oficialista Koncerto de Partioj por la Demokratio finfine okazis hieraŭ je la 10-a ptm. Tamen, la tuta evento iĝis tuta fiasko.

de José Rafael NÚÑEZ TOSO

Kvar milionoj da ĉilianoj vidis hieraŭ la magian debaton, kiu rezultis esti katastrofego, anstataŭ diferencigi ambaŭ kandidatinojn kaj komprenigi la ideojn kaj proponojn al la voĉdonontoj.

Michelle Bachelet (PS-PPD-PRSD), la ĝisnuna gajnonto, tiel proponis metodon de “sociala babilo”, kiel iu ĵurnalisto demandis ŝin pri la maniero solvi problemojn. Multe da personoj kredis ke Bachelet finigos sian popolismon kaj “ridemon” kiel konkreta strategio. Bedaŭrinde, tio certe daŭriĝos.

Aliflanke, Soledad Alvear (DC), konsiderata de pluraj intelektuloj kiel kandidatino de ideoj kaj konkretaj proponoj -malsame ol Bachelet-, ne sin zorgis por diferenciĝi kompare al Bachelet. Ŝi certe povis gajni la debaton respondante inteligente kaj montrante ke ŝi estas pli rapida kaj konkreta ol Bachelet (tia celo ne malfacilas!). Cetere, ŝi devis sin defendi kontraŭ atakaj demandoj el la ĵurnalistoj, dum Bachelet povis paroli pri la fama “sociala babilo”.

Ambaŭ kandidatinoj adiaŭis parolante pri siaj patroj kaj “mezklasaj familioj”, kadre de la lasta momento por rakonti pri seriozaj aferoj. Finfine, ridinda debataĉo kun masko de politika rito.

23-04-2005

Infanino iras en sian lernejon per ŝipeto

el amaskomunikilaro

Carolina Tiare gxuas sian cxiutagan vojagxon per sxipeto
KALETA ĈIKA.- Carolina Tiare Pate Peña estas 10-jaraĝa kaj devas vojaĝi al sia lernejo per ŝipeto konstruita de ŝi mem. Ŝi loĝas en Kaleta Ĉika, eta vilaĝo kun ĉirkaŭ dudek loĝantoj, kaj remas ĉiutage por alveni je Puerto Gala, la vilaĝo kie estas sia lernejo, Madre de la Divina Providencia.

La tiea komunumo petas al la registaro konstruadon de ponteto celanta antaŭeviti bedaŭrindajn okazaĵojn. Tiu ponteto longus 300 metrojn kaj kostus CLP$24 milionojn.

La intendanto de Aysén, Iván Gutiérrez, asertis ke la registaro iom post iom konstruas pontetojn kaj vojojn en la regiono, kaj promesis serĉi solvon por ĉi problemo.

Malgraŭ la advertoj de ĉiuj en sia vilaĝo, Carolina ne timas al la maro kaj kontentas, ke ŝi povas vojaĝi per sia kara “Yariksa Segunda” (Jariksa la II-a), kiel ŝi nomigis sian transportilon omaĝante sian amikinon.

19-04-2005

Industrio de celulozo kulpas morton de centoj da cignoj

el amaskomunikilaro

Centoj da cignoj mortis en Valdivja pro celuloza industriejo
VALDIVJA.- La raporto farita de la Universitato Aŭstrala kulpigas al Celulosa Arauco kaj Constitución S.A. la morton de centoj da cignoj en ekologia parko, ĉirkaŭ Valdivja.

Post la eksplodo de ĉi notico, la unua ero de Kortumo pri Apelacoj de Valdivja decidis halti laboron en la industriejo kaj petis novan raporton pri ekologia danĝero.

La advokato Wladimir Riesco, reprezentanto de Movado Agado por la Cignoj, ĝojiĝis pro la decido de la tribunalo kies membroj estis ĉi-foje Aba Gajardo, María Eliana del Río kaj Francisco Javier Contardo.

Riesco asertis ke Celulosa Arauco povos apelaci al Kortumo Plejsupera, tamen li havas esperon ke la Plejsupera konfirmu la decidon de la valdivjana tribunalo.

Celulosa Arauco kaj Constitución S.A. deklaris ke ili mem ne kulpas la ekologian katastrofon, kaj diris, esti amikemaj por kunlaboradon celante trovi veran kialon.

Samtempe, se oni decidus juĝopeti al Celulosa Arauco kaj Constitución S.A., la registaro apogos tiun aferon.

Tra la reto:
La Segunda - La Nación (bis)
Comisión Nacional del Medio Ambiente (CONAMA)
http://www.conama.cl
Universidad Austral de Chile

15-04-2005

Katino Luz estas komdenita je morto

el amaskomunikilaro

La katino Luz estas komdenita je morto pro kunesti vesperton malsananta rabion
VALPARAISO.- La kvina ero de Kortumo pri Apelacoj de Valparaiso konfirmis la decidon de la tiea Servo pri Sano komdeni je morto al la katino Luz pro ke ŝi kunestis vesperton kiu malsanis rabion antaŭ sia morto. La baloto de la kortumo rezultis je 3 kontraŭ 0, unuanimante la aferon.

La deputitino Laura Soto (PPD), kiu estas defendanto de Luz asertis: “Al ni ŝajnas ke la decido de la tribunalo estas maljusta. Mi certas ke Amanda Salinas, la posedanto de la katino, daŭrigos la kverelon kaj ni apogos ŝin.”

Luz estas testota por scii se ŝi estas aŭ ne malsana je rabio. La rezultos venos el Kansas, Usono.

11-04-2005

Insulza: Kvinfoje egaliĝanta

el amaskomunikilaro

Insulza ne malkontentigxas pro la egaligxoj, kaj havas esperon esti finfine la gxenerala sekretario de OEAVAŜINGTONO.- Hodiaŭ okazis en la usona ĉefurbo la balotoj celantaj elekti novan ĝeneralan sekretarion de la Organizo de Ŝtatoj Amerikanaj (OEA). Tamen, neniu kandidato ricevis la plejmulton, egaliĝante ambaŭ kandidatoj kvinfoje.

Por estri la organizon, iu kandidato devas atingi plejmulton el la tutaj 34 voĉdonoj disputotaj. Tio estas 18 voĉdonoj. Dum la kvin balotoj okazintaj hodiaŭ, kaj Insulza kaj la meksika kandidato, Luis Ernesto Derbez, ricevis dek sep voĉdonojn.

Unue, oni okazigis tri balotojn, ne estonte gajninto. Post tio, okazis paŭzo antaŭ ol la lastaj du balotoj, same sen gajninto kaj kun la ĝusta sama rezulto: 17 kontraŭ 17.

La voĉdonado estis sekreta, do neniu povis scii kiu estas la voĉdonita de alia lando. Cetere, oni kredas ke iu lando pentis voĉdoni al Insulza, ĉar hodiaŭ je 10:31 atm., Radio Cooperativa informis ke Ĉilio jam estis havonte la dek ok voĉdonojn el tiu kvanto da landoj oficiale apogontaj al Insulza.

Post tiu egaliĝa tago, la Ĝenerala Asembleo aprobis okazigi novan balotan tagon por elekti la ĝeneralan sekretarion de OEA, la 2-an majon. Ĝis tiu dato, eĉ novaj kandidatoj povos leviĝi. Insulza ne malkontentiĝis: li esperas gajni venontan baloton.


Tra la reto:
Radio CooperativaLa NaciónTerra
Organización de Estados Americanos (OEA)
http://www.oea.org

08-04-2005

La akuzisto Armendáriz petis punon por senatano Lavandero

el amaskomunikilaro

Senatano Lavandero asertas kulpi nenionTEMUKO.- Hodiaŭ matene, la akuzisto de la naŭa regiono, Xavier Armendáriz, petis antaŭevitan punon por la senatano Jorge Lavandero, kiu estas akuzata de seksemaj fisintenoj kontraŭ neplenaĝuloj en sia domo en Metrenko.

Armendáriz celas limigi liberon de la senatano, kvankam la konkreta peto farita hodiaŭ de la akuzisto ne estas konata de la amaskomunikilaro.

La akuzata senatano kaj sia advokato, Matías Balmaceda, asertas ke Lavandero kulpas nenion.

Ĉi ĉio okazas post la eksplodo de la “politikista fisintena-revolucio”, kiu inkluzivis akuzojn kontraŭ kvar senatanoj, speciale Jovino Novoa, akuzita de Gemita Bueno, kiu poste konfesis esti mensoginte, liberigante al Novoa el ajna kulpo.

Tra la reto:
El MostradorLa Nación
Senado de la República
http://www.senado.cl

06-04-2005

Kontraŭtabaka leĝo eble estas aprobota

el amaskomunikilaro

La ministro García en la Instituto Nacia pri ToraksoVeran revolucion vidos la ĉilia socio, kaj iome pli la fumantaj ĉilujanoj. La registaro sendis leĝprojekton kontraŭtabakan, kiu inkluzivas plurajn limigaĵojn al anoncado, vendado al infanoj kaj adoleskantoj, kaj fumado en publikaj lokoj.

La projekto, se estus aprobita, modifos la leĝon pri tabako de 1995, kiu nune ne estas sufiĉe efika laŭ la ministro pri sano, Pedro García.

La leĝprojekto:
1. Anoncado: Tute permesata nenie, krom ventlokoj. Tute malpermesata en 300 metroj ĉirkaŭ lernejoj. Televide permesata nur dum horoj por plenaĝuloj. Malpermesata en eldonaĵoj por neplenaĝuloj. Malpermesata en retpaĝoj “punkto CL”. Tuta anonco devos porti averton, skizita de la ministrejo, kaj ampleksanta minimume 25% de la tuto. La kovriloj de fumaĵaj pakaĵoj devos porti averton, same skizitajn de la ministrejo. La avertoj povos enhavi fotojn kaj frazojn celante malkreskigi fumantaron.
2. Fumado: Malpermesata en publikaj lokoj subplafonaj, kvankam oni povos fumi subplafone en specialaj lokoj por fumantoj.
3. Neplenaĝuloj: Malpermesata doni, vendi aŭ oferi fumaĵojn al ili.

Ĉiujare, la tabako mortigas 14 milojn da ĉilujanoj. Tio estas pro la alta procento da fumantoj: 43% da la tuta popolo kaj 27% da studantoj de 8a klaso (12-13 jaraĝaj). Cetere, la ŝtato elspezas je USD$1000 milionoj pro tabako, ricevante je nur 60% da tiu kvanto per eltabakaj impostoj.

Tra la reto:
El Mercurio - Minsal
Ministerio de Salud
http://www.minsal.cl

02-04-2005

Ministro Insulza eble estros je la OEA

el amaskomunikilaro

La Ministro Insulza havas esperon esti venonta sekretario gxenerala de OEAEkde la rezigno de la eksprezidanto de Kostariko, Miguel Ángel Rodríguez, kiel Sekretario Ĝenerala de la Organizo de Ŝtatoj Amerikanaj (OEA), la kurado por la posteno eksplodis. La vicprezidanto de Ĉilio, José Miguel Insulza, estas unu el la tri kandidatoj por estri la organizon.

La aliaj kandidatoj estas la salvadora Francisco Flores kaj la meksika Luis Ernesto Derbez. Flores havas oficialan apogon de Kostariko, Nikaragvo, Gvatemalo, Salvadoro, Dominiko kaj Usono. Derbez estas apogata de Belizo, Kanado, Sent-Vicento, Honduro, Bolivio kaj Meksiko. Cetere, Insulza estas voĉdonota de Urugvajo, Brazilo, Argentino, Venezuelo, Ekvadoro kaj Ĉilio.

Ankaŭ, la Kariba Komunumo (CARICOM) plejparte apogas al Insulza. Ĉi tio proas oficialan deklaron de la komunumo. Kaj la prezidanto Lagos kaj la ministro Insulza esprimis esperon gajni la balotadon. Por tio oni bezonas minimume dek ok voĉdonojn el la tutaj tridek kvar.

Tiu kandidateco estas ero de la politiko ĉilia por apertiĝi al la mondo. Aliaj ekzemploj de tiu emo estas la traktatoj pri libera komerco kun Eŭropo kaj Usono, la partopreno ĉilia en la krizo de Haitio, kaj estis estante la loko de APEC 2004, kvankam la okazaĵo havis grandan opozicion (60 miloj da homoj protestis en Santiago kontraŭ APEC kaj Geoge Bush).

Fina balotado okazos la 7-an ĉi-monate, sed Insulza ne povos esti tie.

Tra la reto:
Organización de Estados Americanos (OEA)