20-07-2005

Juĝisto Guzmán ricevis premion pro kohero

de Ĉilia Aero

La Jugxisto Guzman cxiam laboradis kohere esplorante pri la krimoj de PinochetSANTIAGO.- La eksa juĝisto Juan Guzmán Tapia (konata per “Juĝisto Guzmán”), ricevis hodiaŭ je la Premio pro Kohero “Laura Rodríguez”, kadre de la datreveno de la morto de la eksdeputitino Laura Rodríguez, humanisto, kiu mortis la 20-an de julio 1992 pro kancero.

La okazaĵo estas organizita de Fondaĵo Laura Rodríguez, humanista organizo kiu faras humanistajn projektojn kaj donas tutjare la menciitan premion.

La premion donis grava persono el humanista movado kaj nuna prezidanteca kandidato de PODEMOS, Tomás Hirsch. Hirsch faris paroladon, kaj poste li donis la premion al Juĝisto Guzmán.

Dum la evento, kies ĉefa temo estis ĉi-jare la virineco en la politiko, pluraj artistoj kaj personoj esprimis sian opinion pri tiu afero.

Guzmán estis speciala juĝisto nomumita de la Kortumo Plejsupera por esplori pri krimoj kontraŭ homaj rajtoj dum diktatoreco de Pinochet. Tamen, li ricevis plurajn minacojn pro sia boncela laboro kiel juĝisto. Li preferis rezigni al sia posteno anstataŭ neleĝe favori al Pinochet. Pro tio, sia kohero kaj laborado, li estas premiita de la Fondaĵo Laura Rodríguez.

No hay comentarios.: