- La nekutima iniciato estas parto de la agadoj, kiujn la Juĝistaro realigos en la tuta lando por memorfesti la Tagon de la Heredaĵo.
Sandra Pavez, kiu havas la apogon de pli ol 20 organizaĵojn, iris al le sidejo de la Supera Kortumo, kune kun la prezidanto de Integriĝa Movado kaj Geja Libereco (Movilh), Rolando Jiménez.
La Supera Kortumo malakceptis protektagadon, kelkajn tagojn antaŭe, laŭ kiu la instruistino estus permesita sekvi instruante religion en tiu lernejo, kiu pasintjare maldungis ŝin pro ŝia lesba kondiĉo.
Al Fraŭlino Pavez oni revokis pasintjare far la Vikario pri Edukado el la Episkopo de San Bernardo, la licencon pro manko de morala taŭgeco kiel instruistino pro la geja kondiĉo, kaj malrajtigis ŝin instrui la katolikan religion.
Rolando Jiménez diris, ke la sentenco de la Supera Kortumo kontraŭ la instruistino kaj favora al la Katolika Eklezio " estas absurda enmiksiĝo de la Ŝtato, kiu supozeble estis laika".
"Kion ja faris la Supera Kortumo estas legitimi la ekzistandon de privilegia grupo en la popolo. La Supera Kortumo sentencis laŭ la Kanona Kodo, ne laŭ la Politika Konstitucio de Ĉilia Respubliko", asertis Jiménez.
"Al Sandra oni vulneris ŝian rajton je privateco, oni vulneris ŝian dignecon kiel homa estaĵo, kaj tiel ni pensas ke tiel ĉi natura sentenco estas abomenas", konkludis la Prezidanto de Movilh.
Jiménez asertis ke ili apelacios la sentencon de la Supera Kortumo antaŭ la Interamerikana Kortumo Pri Homaj Rajtoj, kaj krome oni prezentos civilan demandon kontraŭ la Episkopo de San Bernardo " pro la moralaj kaj ekonomiaj malutilaĵoj" kiu suferis la instruistino.
"La saman episkopo kiu diras ke Sandra estas morale maltaŭga, translokiĝis al la sudo de la lando al pastro kiu gravedigis paroĥaninon. Tia estas la moralo de la episkopoj el tiu ĉi lando, la moralo kiun la Supera Kortumo reafirmis en maldigna sentenco", diris Jiménez.
Post transdoni la leteron, Sandra Pavez deklaris al la medioj, ke ŝi kredas " malĝusta ke oni diskriminu personon pro eldiri la veron kaj agnoski sian seksan opcion", tio ĉi estas laŭ ŝi "atakon al la homaj rajton".
EFE/ Publimetro