10-03-2008

La ministro pri eduko akuzata de l'Alianco

Yasna Provoste, ministrino pri edukoel amaskomunikilaro

La plej grava opozicia koalicio, la dekstrema Alianco por Ĉilio, konstitucie akuzis la ministrinon pri eduko, la kristandemokratiisto Yasna Provoste, post tio, ke oni malkaŝis nenormalaĵojn pri la spezo de CLP$262.000 milionoj (ĉirkaŭ 388 milionoj da eŭroj). La akuzo enhavas kvin kialojn pro kiuj la ministro devus eksiĝi laŭ l'Alianco:

1. La ministro “ne korektigis la gravajn eksternormaĵojn faritajn de la Sekretariejo Regiona Ministreja (SEREMI) de Santjago koncerne ŝtatan monon”.
2. La ministro “ne sankcias la gravajn malobservaĵojn rilate al la Leĝo pri Subvencioj (al privataj lernejoj)”.
3. La ministro “ne eksigas na la Sekretario Regiona Ministreja pri eduko de Santjago, Alejandro Traverso, responsa pri la gravaj malobservaĵoj kaj nenormalaĵoj”.
4. “Ignori raportojn kiuj informis pri gravegaj nenormalaĵoj faritaj ĉe pluraj programoj kaj regionoj de la lando”.
5. “Doni malverajn informaĵojn, aŭ intence nekompletajn, al la publika opinio kaj la Ĉambro de Deputitoj, malobservante la principon de administra honesto”.

La governo jam anoncis, ke ĝi rigide defendos la ministron ĉar ĝi opinias, ke tutaj la denoncoj farataj de l'Alianco estas malveraj kaj, ke la opozicia koalicio senpense kaj profitvole faras la konstitucian akuzon. Laŭ Provoste, jam 94 procentoj el la $262 miloj da milionoj estis normaligataj. “Ni certas pri tio, ke ĉiam en Ĉilio regos la justeco”, ŝi asertis.

Foto: Ministrejo pri Eduko

Tra la reto:
La Nación (bis) - El Mostrador - Emol
[Ministrejo pri Eduko]

No hay comentarios.: