30-03-2005

Enketo CASEN: 69,9% da ĉiliaj familioj posedas sian domon

el amaskomunikilaro

La logxeja realo en Cxilio plibonigxis
La rezultoj de la Enketo pri Karakterizo Sociekonomia Nacia (CASEN) estis donitaj hodiaŭ de la ministrino pri planado, Yasna Provoste. Laŭ la enketo, 69,9% da ĉiliaj familioj havas sian propran domon. Aliflanke, dum 1990 tiu kvanto estis 61,7%.

La procenta kresko de domo-havantaj familioj estis pli granda ene de la kvinono plej malriĉa de la popolo (15,6%). La procento da familioj loĝantaj en “tendejoj” (lokoj nepropraj kie la plej malriĉaj familioj sin instalas kaj konstruas domaĉojn neleĝe) malkreskis el 30,5% dum 1990 al 16,2% dum 2003.

La kvalito de la ĉiliaj domoj ankaŭ pliboniĝis. La procento da kvalite-bonaj domoj kreskis el 64,5% al 81,1% kaj da kvalite-malsataj domoj malpliiĝis el 12,9% al 6,4% dum 2003.

La atingo elektrikan lumon kaj homtrinkeblan akvon estas pli ol 90%. La feko-elimina sistemo alvenas al la 87,5% de la ĉiliaj loĝejoj.

La enketo certigas ke 42,7% el domo-havantaj familioj atingis sian revon pere de pluraj beneficaj programoj de la ŝtato. Unu el la plej gravaj socialaj programoj pri loĝeja atingo estas Sociala Baza Loĝejo, kiu kovras 20,6% el la tuto de ŝtata helpo.

Do, sep dekonoj da hejmoj jam atingis la tradicie ĉilian revon de “la domo propra”.

Tra la reto:
Radio Universidad de ChileEl Mostrador
Ministerio de Vivienda y Urbanismo (MINVU)
http://www.minvu.cl

No hay comentarios.: