23-04-2005

Infanino iras en sian lernejon per ŝipeto

el amaskomunikilaro

Carolina Tiare gxuas sian cxiutagan vojagxon per sxipeto
KALETA ĈIKA.- Carolina Tiare Pate Peña estas 10-jaraĝa kaj devas vojaĝi al sia lernejo per ŝipeto konstruita de ŝi mem. Ŝi loĝas en Kaleta Ĉika, eta vilaĝo kun ĉirkaŭ dudek loĝantoj, kaj remas ĉiutage por alveni je Puerto Gala, la vilaĝo kie estas sia lernejo, Madre de la Divina Providencia.

La tiea komunumo petas al la registaro konstruadon de ponteto celanta antaŭeviti bedaŭrindajn okazaĵojn. Tiu ponteto longus 300 metrojn kaj kostus CLP$24 milionojn.

La intendanto de Aysén, Iván Gutiérrez, asertis ke la registaro iom post iom konstruas pontetojn kaj vojojn en la regiono, kaj promesis serĉi solvon por ĉi problemo.

Malgraŭ la advertoj de ĉiuj en sia vilaĝo, Carolina ne timas al la maro kaj kontentas, ke ŝi povas vojaĝi per sia kara “Yariksa Segunda” (Jariksa la II-a), kiel ŝi nomigis sian transportilon omaĝante sian amikinon.

2 comentarios:

karamudini dijo...

Pri via lando mi scias tre malmulte. Dankon pro via interesa blogo, kiun mi vizitos deposte ĉiutage! Mi deziras rakonti pri "Carolina Tiare Pate Peña" en mia perslingva blogo: (http://www.karamudini.persianblog.com).
Ĉu mi estas permesata?

Rafael Núñez Toso dijo...

Samideana Mohammad:
Vi senprobleme rakontu pri ion ajn. Nur nepre ligu la pagxon de Cxilia Aero. Mi devas diri ke mi ne kapablas por blogi cxiutage, kvankam mi intencas blogi kiel eble plej ofte. Dankon pro via vizito kaj komento,
José Rafael NÚÑEZ TOSO
redaktoro
:)