de José Rafael NÚÑEZ TOSO
Multaj aferoj okaziĝis ekde lasta artikolo same nomiĝanta: kandidatino eliris, du kandidatoj eniris; kaj la lando spertis kelkajn gravajn okazaĵojn.
La ŝanĝoj
El unu, nun estas du kandidatoj de la dekstra koalicio, Alianco por Ĉilio. Longtempe superregitaj de Unio Demokratia Sendependa (UDI), kies candidato estas Joaquín Lavín, la membroj de Renovigado Nacia (RN) decidis levigi sian propran kandidaton, Sebastián Piñera.
El du, nun estas nur unu virino kandidatante. Soledad Alvear (Demokratio Kristana, DC) eliris prezidantecan militon pro sia tre malmulta apogo ene de enketoj. La samkoalicia Michelle Bachelet (PS-PPD-PRSD kaj nun ankaŭ DC) estos la fina prezidanteca kandidatino de Koncerto de Partioj por Demokratio.
Aliflanke, finfine oni elektis kandidaton de Povo Demokratia kaj Sociala (PODEMOS). Li estos Tomás Hirsch, el Partio Humanista.
Michelle Bachelet
Ŝajne estas fakto ke Bachelet estas kandidatino de la tuta Koncerto, eĉ DC. Tamen, okazas ke ĉi partio ankoraŭ ne finfine deklaras al Bachelet prezidantecan kandidatinon. Tio estas strategio de la prezidanto de DC, Adolfo Zaldívar, por obteni pli parlamentajn kanditatecaĵojn ol tiom, kiom jam havas DC kaj por “blendi” kelkajn kandidatojn de DC por ke ili gajnu la postenon, deputitan aŭ senatanan. Ĉiukaze, iam DC deklaros al Bachelet kandidatinon. La postigado estas politika armilo.
Laŭ la enketoj, Bachelet posedas inter 45% kaj 55% da voĉdona apogo, malgraŭ ĝis nun ŝi preskaŭ nenion diras, zorganta pri sia famo de “agrabla”, “ridema” kaj “mezklasa”. Ĉi tion ŝatas popolo, kaj pro tio popolo preferas ŝin.
Joaquín Lavín
Ĝis malmulte antaŭe, Lavín estis la sola kandidato de Alianco por Ĉilio. Nun, li estas kandidato nur de sia partio, Unio Demokratia Sendependa. Tredekstrema, katolika (membro de Opusdejo), konservativa. Lavín intencas esti ŝatata de popolo, parolante pri la malriĉeco, la krimo, la labormanko, ktp.
Li jam estis kandidato en 1999 kontraŭ la nuna deĵoranta prezidanto de la respubliko (Koncerto), Ricardo Lagos. Sia kampajno estas multkolora kaj plastika. Laŭ enketoj, li posedas inter 20% kaj 25% da voĉdona apogo.
Sebastián Piñera
RN sin sentas kiel “malgranda frato” kompare al UDI. Ekde 1997, RN ĉiam obtenis malpli postenoj kaj voĉdonoj ol la UDI. Pro tio, ili bezonas propran kandidaton, kaj levigis al Sebastián Piñera. Entreprenisto, riĉulo, posedanto de televidkanalo, aviadilaro, ktp. La espero de RN estas plibonigi sian parlamentan situacion per propra prezidanteca kandidato. Laŭ enketoj, li posedas inter 15% kaj 20% da voĉdona apogo.
Tomás Hirsch
La kandidato de PODEMOS, Tomás Hirsch, estas kontraŭ la novliberismo, la kapitalismo, kaj por nova ekonomia sistemo, kies plej grava aĵo estu personoj, homoj, anstataŭ profitoj de entreprenoj. Por tio, Hirsch kaj PODEMOS proponas impostan reformon por ke la internaciaj entreprenoj fakte pagu ion al ŝtato, mona kompenso (royalty) el minejoj por ke la nacio ricevu iom da mono po kilogramo da kupro ĉerpata de minejoj, ktp.
Dume de urba balotado (2004) kaj laŭ la enketoj, PODEMOS estis obtenonte inter 1% kaj 2% da voĉdonoj. Tamen, ĝi obtenis 9,2%. Pro tiu fakto, estas nekredebla afero, ke Hirsch obtenos nur 2% (kiel antaŭvidas enketoj), sed pli ol tio.
Nur unu aŭ du balotoj
En Ĉilio, por esti prezidanto de la respubliko, oni bezonas absolutan plimulton da voĉdonoj. Se tio ne okazas, la du kandidatoj kun la du plej grandaj voĉdonaroj denove testiĝos ene de la dua baloto; tiam gajnas kiu obtenas pli voĉdonojn ol la aliulo. La Alianco por Ĉilio volas atingi duan baloton por obteni prezidantecon.