22-07-2005

Kortumo liberigas el juĝo al Matías de la Fuente

el amaskomunikilaro

Matías de la Fuente estas liberigita el jugxoSANTIAGO.- La sepa ero de Kortumo pri Apelacioj de Santiago liberigis al Matías de la Fuente, eksa teamestro de la Prezidanto Ricardo Lagos (kiam li estis ministro pri publikaj konstruoj) kaj kuzo de lia edzino, Luisa Durán, el juĝo kaj malliberejo Capuchinos, kie li estis dum kvar tagoj pro decido de la juĝistino esploranta, Gloria Ana Chevesich.

De la Fuente estas esplorata de Chevesich pro misteraj kontraktoj inter la Ministrejo pri Konstruoj Publikaj (MOP) kaj la entrepreno M & P Délano Consultores, ŝajne faritaj por trompŝteli al ŝtato, ĉar juĝopetintoj asertis ke la kvantoj da mono de la kontraktoj estis tro altaj, la kontraktoj ne estis bezonataj, kaj ke la menciita entrepreno agis nenion por la ministrejo.

La decido de la kortumo estis pro ke ne estas sufiĉe da elementoj kulpigantaj al De la Fuente; do ĝi ne povas sin konvenki De la Fuente vere ŝtelis monon al ĉilia ŝtato. Cetere, la teksto redaktata de la kortumo asertas ke ne estas tasko de la Povo Justa decidi kio estas necesa kaj kio ne estas necesa por la pluraj institucioj de la ŝtato. La decido estis unuanima, apoganta de la tri membroj de la sepa ero, Carlos Cerda, Jorge Dahm, kaj Joaquín Billard.

La sepa ero ankaŭ liberigis el juĝo al aliaj kvar personoj: Sergio Cortés, Roberto Alonso kaj Ximena Riff (laborantoj kaj laborintoj del MOP) kaj Pablo Délano (el M & P).

La Prezidanto Ricardo Lagos diris: “Mi ne havas opiniojn pri tiu afero. Mi diris ke Matías de la Fuente ŝajnis al mi kiel granda kunlaboranto kaj mi ripetas tion”.

Eble la opozicia partio, Unio Demokratia Sendependa (UDI), volos apelaci al ĉi decido. Tiam la decidonta tribunalo estus la Kortumo Plejsupera.

2 comentarios:

Cristian dijo...

amiko, vere tia bona ideo ke vi publikigas novaĵojn pri la ĉilio, bonvolu kontinuu kun la skribado de tre grava kaj vidinda blogo

multajn salutojn!!

Andy Fallen dijo...

k rayos es eso?!?!

xau!